协会动态
+ 查看更多
La 18a Novjara Renkonti?o en Wiesbaden+ 查看更多
La 18a Novjara Renkonti?o en Wiesbaden
+ 查看更多
发布日期:2020-01-20 15:01
发布时间:2020-01-20 10:01 来源:法国世协
27.12. 2019 - 3.1. 2020
Post unu jaro denove okazis en la junulara gastejo de Wiesbaden renkonti?o por bonvenigi kaj festi Novan Jaron kun geamikoj. La eventon ?eestis iom pli ol du cent geesperantistoj el diversaj partoj de la mondo. De pli malproksime venis partoprenantoj el Israelo, Kanado kaj Koreio. La striko de la francaj fervojoj ka?zis malfacila?ojn por tiuj, kiuj intencis alveni trajne el Francio. Samtempe kaj samloke okazis la 11-a NIS (Novjara Internacia Semajno) por infanoj kaj gejunuloj, kiuj povis ?ui abundajn programerojn.

Post la bonvenigaj vortoj de la ?eforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven dum la interkona vespero ni povis gustumi diversajn franda?ojn alportitajn de la partoprenantoj. Jam la sekvan tagon okazis la urbo-gvidado tra Wiesbaden, kiu konigis al ni la plej vidindajn lokojn. Dum la semajno eblis viziti glacisketejon, muzeon, termobanejon, bahaan templon a? ?ui la Novjaran promenon.
La programo estis ri?ega kun altnivelaj prelegoj kaj interesaj diskutrondoj. En diversaj prelegoj oni pritraktis klimaton, mediprotektadon, ekologion, kio fakte estis la kadra temo. Okazis diversaj Esperanto-kursoj kaj serio da lingvaj temoj. Prelegoj "Kiel prezenti Esperanton al pli ol cent infanoj", "Kiel i?i poligloto: teknikoj pri lingvaj inter?an?oj", pri "Sensuala plezuro de la prononco", "Mal?ustaj asertoj pri Esperanto", "Rilatoj inter lingvoj kaj matematiko" allogis la esperantistojn.
Estis prezentata la Esperanto-kulturo tra 50 jaroj de Literatura Foiro. Ni anka? eksciis kial la francaj poldevenuloj jubileas, kiel Euklido inventis matematikon kaj pri aliaj matematikaj misteroj. Oni parolis pri la vivkvalito, pri sana man?ado, pri kolesterolo, pri bicikloj kaj arto. Eblis sperti ?ongladon, sorobanon, rubikkubon, ?igongon, malstre?igan gimnastikon a? ?eesti Sukuro-kurson de unua helpo.
?iutage okazis diskutoj pri diversaj aktualaj temoj. "La nova silka vojo", "Virinaj rajtoj", "Rusia ekspansiemo", "Financado en politiko", "Klimataj ?an?oj - ?u ko?maro a? oportuno", "Katalunio/Hispanio, Skotlando/Britio, du modeloj de sendependi?o". Krome interesis prelegoj "La Luno: 50 jaroj post la unua pa?o sur ?i", "La egipta voja?o al la transa mondo", "20 jaroj de Reta Vortaro","Leonardo kaj Rafaelo, kiu superis kiun?", "Kulturaj diferencoj inter E?ropo kaj Azio".
Iuj interesi?is pri dutaga seminario "?u vi volas pravi a? feli?i?" bazita sur la procezo SenPerforta Komunikado (SPK). Kolekti?is anka? amikoj de EsperantoLand. Estis prezentata la venonta UK en Montrealo kun diversaj planitaj ekskursoj. Bicikla voja?o portis nin de Tromsø al Porto.
Okazis tablo-tenisaj turniroj, verkado de poezio, kantado, muzikado, israelaj dancoj, zumba, biergustumado, vortludoj kaj kvizoj. Ne mankis manlaboroj, fabrikado de ornama?oj, trikado de polpetoj kaj aliaj a?oj… En la halo estis instalita kesto por libroj alportitaj de partoprenantoj, kiujn oni povis libervole preni a? inter?an?i.
Estis prezentataj diversaj filmoj, pupteatra?o pri Aleksandro kaj la mekanika muso, japana teatro Kami?ibajo, fotoj el pasinta NoRo, Novjara koncerto de diversaj artistoj. Vesperan koncerton prezentis "Inicialoj DC".
Libroservo proponis multajn librojn kaj aliajn esperanta?ojn. Je dispono estis diversaj tabloludoj kaj puzloj. El ruboj kolektitaj ekstere infanoj faris diversajn arta?ojn. Krome ili sperti?is pri origamio, feltumis, faris bildojn el diversaj semoj, plektis braceletojn kaj ?atis frandi ?okoladajn bananojn.
Post la Silvestra bufedo ni bonvenigadis diversajn Novjarojn kaj dancis ?is frumateno. Estis prezentataj kantoj por la Festivalo de la Paco, organizata de Unesko, kiu okazos la 19-an de septembro 2020 en Tolosa (Hispanio). La tekstoj devas esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj, inter kiuj estas anka? Esperanto.
Dum la Internacia vespero ni spektis ?ongladon, ?uis kantadon, dancadon, akrobata?ojn kaj aliajn kontribua?ojn, prezentataj de niaj ?iua?aj talentuloj. Post la vesperaj programeroj interbabilado da?ris en gufujo. ?e la fino de la aran?o sursceni?is ?iuj kontribuintoj de la diversaj programeroj kiujn oni dankis per forta apla?do. Dum la tuta semajno regis agrabla Esperanto-etoso.
La 18-a NoRo estis sukcesa, ?iuj entuziasme kunlaboris kaj promesis veni jarfine denove en la saman lokon por komune amuzi?i kaj ?ui la semajnon.
Liba Gabalda
责任编辑:柴晶晶
分享到: