协会动态

La 14-a Mediteranea Esperanto-Semajno en "Les Issambres"

发布日期:2020-03-13 15:02
  发布时间:2020-03-13 09:21 来源:协会秘书处

29.2.2020 - 7.3.2020

La lastan superjaran tagon de februaro, la belega hotelo kaj feriejo Les Issambres akceptis centon da esperantistoj el diversaj landoj. Pro la korona-viruso covid-19, disvasti?anta fine de decembro en ?inio en la urbo Wuchan kelkaj rezignis sian partoprenon. La viruso atingis E?ropon en februaro kaj rapide disvasti?is en pluraj landoj kaj tiam furoris precipe en Italio. Pro ?i nekutima situacio okazis: ?e la alveno en aero ?vebis nur flugantaj kisoj sen ?irka?brakoj. Venis esperantistoj el Francio, Belgio, Hispanio, Svedio, Italio, Finnlando kaj Rusio. Kun Katerina Arbekova el la urbo Novosibirsk, (kiu gvidis pasintjare la E-kurson) venis grupeto da gejunuloj, kiuj kun granda entuziasmo ?uis kaj praktikis Esperanton.

La direktoro de la hotelo s-ro Silvain Ceccoto bonvenigis nin sabate anta? la vesperman?o per aperitivo kaj deziris al ni agrablan restadon. La programeroj de la feriejo, kiujn ni povis partopreni, proponis diversajn ludojn, arkopafadon, kvizon, malstre?igan gimnastikon, loterion, minigolfon, diversajn ekskursojn, dancadon kaj aliajn amuza?ojn.

Anka? nia tutsemajna programo estis ri?a. Okazis kvar diversnivelaj kursoj pri Esperanto. Komencantojn instruis Christine Graissaguel, tiujn, kiuj jam lernis kaj komprenas la lingvon gvidis Elisabeth Ledru (nomita Elinjo). Pli lingve progresantajn partoprenantojn paroligis Nina Kor?enevskaja kaj por la plej spertaj Mikaelo Bron?tejn pretigis varian programon; iom da gramatiko, kvizo, ?ercoj, kantado kun akompano de gitaro. Krome li donis al ni multajn informojn pri sovetia Esperanto-movado kaj pri famkonataj rusaj Esperantistoj. ?iuj kursoj agrable disvolvi?is kaj la lernantoj estis kontentaj. Dum la pa?zoj Monique Prezioso kaj Simone Marlier pretigis kaj servis al ni kafon, diversajn infuza?ojn kaj biskvitojn.

Oni vizitis la urbojn Fre?us kaj Roquebrune-sur-Argens. Iuj individue veturis al Saint Tropez, kiu distancas nur dek kilometrojn de Les Issambres. Pro la pluvo kaj la forta vento la vizito al la lagetoj Villepey ne povis okazi. Tiam estis proponataj diversaj tabloludoj kun la intenco pliprofundigi la konon de Esperanto. Survoje la? la marbordo al la urbeto Biot, kie ni vizitis vitrofabrikon, ni admiris belan pejza?on. Agrable estis admiri la sunlevi?on ?e la proksima haveneto de Les Issambres, kie la mevoj salutas kaj adia?as la spektantojn. Dum la libera posttagmezo ni povis ludi kartojn a? promeni en la ?irka?a?o. ?e la marbordo en salono Batterie estis interesa ekspozicio pri la aviadilisto, esploristo kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry, kiu lo?is en la regiono. En la loka ?urnalo Var-Matin aperis artikolo pri nia aran?o kun komuna foto.

Vespere ni ?uis gitar-koncerton de Mikaelo Bron?tejn, Nina Kor?enevskaja montris belajn bildojn de la pentristo Konstantin Vasilyev (1942-1976), kaj kun Nina Cvileneva ?i prezentis al ni la urbon Ufa kaj ties folklorajn ensemblojn. Pri la urbo Volgograd prezentis filmon Tatiana Vtorova. Raïta Pyhälä rakontis pri la artisto Yrjö Saarinen kaj montris liajn pentra?ojn. Gunar Olson prezentis al ni bildojn pri sia kolekto de cent tri akordionoj kaj interese parolis pri ili. Ángel Garcia per filmo invitis nin al la ?i-jara hispana kongreso, kiu okazos en majo en la pitoreska urbeto Comillas proksime al Santander. Edmond Plutniak parolis pri "Eta Pollando en Norda Francio". Temis pri poloj invititaj enmigri Francion komence de la 20-a jarcento por labori en karbo-minejoj. Ni eksciis pri iliaj malfacila?oj, kutimoj, folkloro, kristnaskaj, paskaj kaj geedzi?aj festoj, pri dancoj, sporto, kuirarto. Li entuziasme rakontis pri ?iuj interesa?oj. ?e la fino gaja muziko dancigis la ?eestantojn.

Dum la adia?a vespero ?iu kursgvidanto pretigis programerojn por distri?o. Sonis kantoj kaj ni spektis amuzajn teatra?etojn, ske?ojn, kvizon. ?e la fino mi invitis la partoprenantojn al la fervojista kongreso okazonta en Frankfurto ?e Odro. Poste ni gratulis kaj pridonacis la kursgvidantojn kaj la organizantojn de la evento. Ne mankis kutima loterio kaj dancado kun akompano de akordiona muziko fare de filinoj Prezioso.

Necesas danki al la organizantoj de la evento, al Christine Graissaquel kaj al la familio Prezioso, kiu ?iam estas preta helpi. Do, kun pacienco ni atendas novan inviton venontjare al tiu agrabla loko, kie floras mimozoj kaj kie oni bonege man?as.

Liba Gabalda
                                                                                   
  
 责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.